seiyaku

Esperanto versions of
What a Friend We Have in Jesus


Joseph Scriven
1819-1886

Here are two quite different Esperanto versions of Joseph Scriven's poem and hymn 'What a Friend We Have In Jesus'.

Music score

Other languages

Other hymns

Trans imag' Jesu' amikas

tradukita de Reinhard Pflüger

Ho Jesu', amiko mia

tradukita de Manfredo Ratislavo

Trans imag' Jesu' amikas -
kia la privilegi',
ke li portas nian ŝuldon.
Preĝe donu ĝin al li.
Kiom ni disipas ŝancojn
pri anima harmoni',
sole ĉar ni rezignadas
preĝe turni nin al li.

Ho Jesu', amiko mia,
Kiel alta estas vi!
Estas vi peranto nia,
Kiu ligas nin kun Di'.
Kiom da aflikto devas
Nenecese porti ni,
Se preĝante, Lin serĉante
Ni ne turnas nin al Li.

En danĝero kaj aflikto,
tento kaj eĉ tragedi'
ni neniam malesperu.
Preĝe prenu ĝin al li,
la fidela akompano.
Amikec' ne eblas pli.
Konas li malforton ĉian,
preĝe portu ĝin al li.

Kiam la diablo tentas
Nin kun ega energi',
Ni ne devas timi ion,
Se kredeme preĝas ni.
Jen montriĝas la fidelo
De Jesu', nin helpas Li,
Kiel la Savant' potenca.
Tiun preĝe petu ni.

Zorgoŝarĝo ofte pezas,
kaj senfina la defi'.
ĉion la Savant' superas.
Preĝe fuĝu ni al li.
Se forturnas sin amikoj,
preĝe diru ĝin al li.
Vin konsole ĉirkaŭbrakos
la Unika sen kopi'.

Se ni estas zorgoplenaj
Kaj nin premas tio ĉi,
Certe helpas nin Jesuo,
Niajn preĝojn aŭdas Li.
Se amikoj vin forlasas,
Diru tion nur al Li!
Li vin ŝirmos kaj konsolos.
Nur al Li vin turnu vi.

Vi, Savant', promesis porti
ŝarĝojn niajn tie ĉi.
Tial ilin ni demetu
ĉiujn preĝe nur ĉe vi.
Baldaŭ preĝoj ne necesos
ĉe la brila tron' de Di'.
Ĝis etern' ni restos rave
en ador' kaj laŭd' al Li.

Ho Savanto, Vi promesis,
Ke Vi portos ja por ni
Niajn ŝarĝojn, ni do portu
ĉion preĝe nur al vi.
Baldaŭ ni ne devos preĝi
Plu sur tiu Tero ĉi,
Tie ni senfine gloros
Vin en eternec', ho Di'.

Reproduced with the kind permission of the translators.

What is Esperanto?

Trans imag' Jesu' amikas

Ho Jesu', amiko mia

privacy policy © seiyaku